Imagen del autor
40+ Obras 191 Miembros 11 Reseñas 2 Preferidas

Reseñas

Mostrando 11 de 11
Recenso Citaĵo. La "noveco" konsistas en tio... 1965, D.B. Gregor, The British Esperantist, nr 718 December, p. 244
 
Denunciada
Erfgoedbib | Aug 1, 2023 |
Recenzoj
Citaĵo
„ Jen nova verslibro de la kuraĝa "Stafeto". Jen nova pruvo pri la vivanteco de nia lingvo por tiuj, kiuj ankoraŭ pridubas ĝin. Estas ĉiam aplombe recenzi verkon, ĉefe de unu el la plej famaj poetoj de nia nuntempa literaturo; sed mia opinio spegulu tiun de la "meza leganto".
Ĉi tiu libro konsistas el serio de diversstilaj kaj diverstonaj pecoj, el unuakta komedio kaj el tri variacioj pri vivo kaj morto. La tuto, tre ellaborita, pruvas ĝisfundan (tro maloftan) konon de la lingvo kaj de ĉiuj ĝiaj risortoj, kaj plene naturan kaj instinktan uzon de la vortaro. Eĉ se nur pro tio, la libro estus valora. La filozofio de la aŭtoro estas la sama kiel en La Infana Raso : antireligia, antidogma humanismo tre malfermita kaj esperema, kiu povas nur plaĉi al plej multaj inter ni. Kelkaj pecoj (kiel "torĉlumo") estas kaj ĝue poeziaj kaj revige profundaj. Aliaj estas pli klaraj. Unu ("noktaj pensoj") mi ne nur ne komprenis, sed eĉ tute ne ŝatis. Ĝi ŝajnis al mi nur vortĥaoso sen belo. "Aj! O! kapricoj de l' pajacas grundas." (?!). Feliĉe estas nur unu tia. Aliaj estas purkristalaj juveloj. (Ekzemple "mia trijara filino").
"Betulo korte kisas nubojn
aŭroras froste kristalbril'..."
Eble kelkaj ŝokos la prudulojn (ekzemple "poemo estas koito). Sed la pruduloj prudu inter si. - La komedio estas plaĉa, iom acida "marivodaĵo". Nur domaĝe ... ke ĝi estas verse verkita. Ĝi gajnas nenion per tio, nur perdas vivantecon kaj spontanecon, malgraŭ ke la verseco estas flua kaj mapeza.
La lingvo estas multe polurita, ne ĉiam facila. Kelkaj formoj estas ne tuj kompreneblaj (ekzemple "venkivas"). Sed poezio rajtas iom knedi la lingvon por ĝin evoluigi. Malnova generacio eble ne ŝatos la neologismojn. Sed ili finfine ne plu estas tiel virge novaj en la lingvo, kaj poezio nepre bezonas koncizajn vipajn formojn (kaj ne nur rimojn, kiel asertas maliculoj). Min tio ne ŝokas. Oni ofte rimarku oftajn elipsojn, eĉ de "pli" en "ju pli...des pli". Strange, sed ne malklare.
Tamen post legado de tiu libro restas ia ĝeno en mi. Paradokse estas, ke kvankam mi filozofie pli parencas al W. Auld ol al B. Ragnarsson, leginte la Ŝtupoj sen Nomo de tiu angora kristano mi sentis profundan emocion, dum legante la verkojn de la pli parenca Auld, mi ne sentas tion. Kaj jen verŝajne la ĉefa kritiko al Auld: lia poezio estas tro intelekta. Ragnarsson verkas per siaj sentoj, Auld per sia menso; kaj li mem proklamas tion:
"...Kaj intelekto klara esplora
necesas pli ol koro al poeto."
Pri tio oni povas diskuti. Nek li nek mi kulpas en tio, sed fakte W. Auld estas iom tro inteligenta por mi. Libro leginda. sed ne por stultuloj, ĉu ne? Lastaj rimarkoj: eble la naiveco de la titolo ne kongruas kun la ellaboriteco kaj intelekteco de la poemaro. Preskaŭ sistema ellaso de majuskloj ĉe verskomencoj. La klareca gajnas per tio. Fine la ilustraĵoj de D.H. Young estas malpli "modernaj" ol antaŭaj pikasaĵoj, sed verŝajne neniu plendos pro tio. ”
— 1961, Georges Lagrange, Sennaciulo, numero 7(674), paĝo 56
 
Denunciada
Erfgoedbib | Dec 9, 2022 |
Recenzoj
Citaĵo
„ Ĉi tiu modestaspekta kaj iom miksopota libreto enhavas kelkajn interesajn artikolojn de nia eminenta poeto. La ĉefa el ili, "Evoluo de la poezia lingvaĵo en Esperanto", estas valora eseo, kiu iam transformiĝu en pli detalan studon. De la unuaj verkoj de Zamenhof, Kofman, Grabowski, ĝis la eksperimentoj de Auld, G. Mattos, E. de Kock, iras fadeno atestanta samtempe pri la unueco kaj pri la evoluiveco de nia lingvo. La rolo de la ĉefaj novigantoj (Privat, Miĥalski, Ragnarsson, Auld mem) estas trafe analizita, la fifama neologisma kverelo ("tiu delonge eluzita disputtemo") sobre relokita en sian historian kadron. La aŭtoro eĉ permesis al si (p. 7) dubi pri la dogmo de la gramatika kategorieco de la "radikoj" (interesa prilingva parentezo).
La artikolo "Kompara literaturo - ĉu ebla studobjekto?" reliefigas la kontraŭdirojn de tiu fako, kiu ne iĝu viktimo de la superstiĉo pri la "unikeco" de ĉiu lingvo, sed nepre prezentas la "netrapaseblan sojlon" de la lingva aparteco. Auld, same kiel Waringhien, kiu pli frue esprimis sin pri la sama problemo, konkludas per la neceso uzi Esperanton por solvi tiujn kontraŭdirojn.
Poste, William Auld (aŭ Vilhelmo Oldo?) resumas la problemon de la transskribo de propraj nomoj en literaturaj verkoj, montrante ties ĥaosan staton kaj eblajn solvojn. Prave li skurĝas la okcidenteŭropajn superstiĉojn regantajn sur tiu tereno.
Fine, Auld dediĉas sian talenton al la epistola genro. Rezultiĝas filozofiema versletero al amiko, el kiu ni povas tiri unu ideon :
temas, ke ni mem avangardu
konscie pri la mondvizio
"Ni" - estas la Esperantistoj. Deklaro bedaŭrinde u-moda : La Esperantistoj ja plorige postlamas ĉiujn nuntempajn revoluciojn, inkluzive ideologiajn. ”
— februaro 1979, Michel Duc Goninaz, Esperanto, 878 (2), paĝo 30
 
Denunciada
Erfgoedbib | Jul 7, 2022 |
Recenzoj
Citaĵo
„ Nia generacio fine alproksimiĝas al subiro. Niaj haroj grizas, aŭ se ni volas esti iom malpli realismaj, "arĝentas". Ni povas pristudi nian pasinton, kaj eĉ nian mallongan estonton, en tiu mezaĝo nia. Ĉu penvaloris? Ĉu feliĉas? Ne tro.
"Ĉu penvaloris? Ĉu feliĉas? ne tro" estas la konkludo de la olda Auld en lia kvara poem-libro "humoroj". Li enfermas en ĝin sian maturecon skeptikan, spitan, pretan bilanci pasintajn pekojn kaj erarojn : kaj la rezulto de la bilanco, gvida fadeno de la tuta poem-kolekto, estas, ke "ne valoras", ke la sekvo estos "spleno kaj riproĉoj", ke "ĉia streb' abortas". Restas "nur soifego", "groteskas l' aspiroj", kaj "olda kaj eluzita ĉifono" emas perdiĝi kun "murditaj idealoj". Demando trakuras la versojn, kaj estas mem respondo : "Cu gravis ĉio ĉi?".
De la ĉapitroj de "Infana raso" ĝis la nunaj poemoj, tiu ĉi sento pri vakuo de la homaj vivoj kaj de la tuta universo ("galaksio, galaksio - kie Dio? - Mankas") fariĝis pli intensa, mi dirus paradokse, preskaŭ palpebla : kaj fakte ĝi kristaliĝis en imagoj neforgeseblaj.
Kio, tamen, kulpas aŭ respondecas? Ĉu ne estus eble la kruda vero, ke la vivo estas grizaĵo, kaj sole junuloj kaj poetoj ne akceptas tiun ĉi veron, kaj obstinas kredi, ke ĝi estos, - respektive, ke ĝi devis esti - io alia?
Tiujn malnovajn problemojn ni alfrontas tra la poezio de Auld, kiu ne plu ludetas kun tipografiaj strangaĵoj, sed koncentrigas konceptojn en imagojn, eĉ en dense signifajn vortojn, kies malofteco evidente plezurigas lin (sed ne ĉiam la leganton, kies kunsenton kaj ĝuonb rompas la nekutimeco de kelkaj esprimoj kaj la sekva helpopeto al vort-klarigoj). ”
— 1971, Clelia Conterno, Ĉu penvaloris? Ĉu feliĉas?, Esperanto, 787 (6) , p. 106
 
Denunciada
Erfgoedbib | Jun 4, 2022 |
Mi amis tiun ĉi unuan prunteprenitan libron. Kiel en mezepokaj tempoj mi transskribis ĝin permane en 1978.
2 vota
Denunciada
gangleri | otra reseña | Mar 17, 2012 |
Schittterende blijkbaar komplete verzameling van de in 2007 overleden grootmeester van de Esperantoliteratuur
 
Denunciada
RogerVerhiest |
Related Subjects: Esperanto. |
 
Denunciada
AEA | Jul 3, 2008 |
2887900 William Auld bks Bruselo : Heroldo de Esperanto, 1968. 1/03/2008 3:38
 
Denunciada
AEA | otra reseña |
Mostrando 11 de 11