Pulse en una miniatura para ir a Google Books.
Cargando... Het taaie ongerief (1932)por Theo Thijssen
Ninguno Cargando...
Inscríbete en LibraryThing para averiguar si este libro te gustará. Actualmente no hay Conversaciones sobre este libro. sin reseñas | añadir una reseña
Pertenece a las series editoriales
No se han encontrado descripciones de biblioteca. |
Debates activosNingunoCubiertas populares
Google Books — Cargando... ValoraciónPromedio:
¿Eres tú?Conviértete en un Autor de LibraryThing. |
Citaĵo
„ La ĉiama sinokupo de patrinoj, taŭge kaj dece vesti la kreskantan aron de idoj estas neenviinda ekskluzivaĵo de la malriĉuloj; sed sekve de la porciado kaj uzado de kuponoj, la tualetaj embarasoj de la civilizita (!) homo lastatempe fariĝis pli universalaj, kaj en la nuna tempo estus malfacile trovi en Eŭropo homon, kiun ne tuŝas la problemo, dece sin vesti. Ĉi tiu verko, kies memstarajn ĉapitrojn ligas fadeno de komuna intereso pri la ĝenaĵoj de unu homo rilate al la vestoj, tial nepre posedas ĝeneralan allogon. Precipe en la unuaj ĉapitroj, kie la aŭtoro prezentas la embarasojn kaj turmentiĝojn de juna knabo, kiu devas sin prezenti antaŭ siajn kameradojn en aliigitaj vestoj de pliaĝuloj, oni admiras la genian klarvidon en la psikologion de la infano. Kiom la patrinoj komprenas siajn infanojn; sed kiom da subtilaj pensfluoj evitas ilian perceptemon! La tradukinto kaj la kontrola instanco Literatura Komitato de F.L.E. bonege plenumis sian taskon, disponigi al la Esperanta publiko efektive legindan kaj havindan libron. Lingve kritikindaj eroj preskaŭ ne ekzistas en ĝi. Preso kaj aspekto de la libro estas bonaj, kaj mi rekomendas la verkon. ”
— decembro 1947, M.S., Esperanto
Citaĵo
„ Libro verkita kun bona kompreno de la psikologio de homaj vanteco kaj malfortoj. Libro kiu distras kaj amuzas. Tre bona traduko. ”
— 1947, Historio de Esperato III, paĝo 1044