Imagen del autor

Julio Baghy (1891–1967)

Autor de La verda koro

39 Obras 151 Miembros 12 Reseñas 3 Preferidas

Sobre El Autor

Incluye los nombres: Gyula Baghy, Gyula Baghy, Julius Baghy

Créditos de la imagen: (right) with Kalman Kalocsay: Image © ÖNB/Wien

Obras de Julio Baghy

La verda koro 15 copias
Viktimoj (1929) 13 copias
Hura! (1986) 8 copias
Printempo en la aŭtuno (1972) — Autor — 7 copias
Verdaj Donkiĥotoj (1996) 6 copias
Hungara antologio (1933) — Traductor — 5 copias
Koloroj 5 copias
Migranta plumo 5 copias

Etiquetado

Conocimiento común

Nombre canónico
Baghy, Julio
Nombre legal
Baghy, Gyula
Otros nombres
Баги, Дьюла
Fecha de nacimiento
1891-01-13
Fecha de fallecimiento
1967-03-18
Género
male
Nacionalidad
Hungary
Ocupaciones
Esperanto
Organizaciones
Lingva Komitato
Akademio de Esperanto

Miembros

Debates

esperantistoj - "libroj" de Books LLC en Zwischen �t�p� und Wirklichkeit: Konstruierte Sprachen für die gl�b�l�s�rt� Welt (julio 2012)
Ligiloj: eo.Wikipedia - epo en Esperanto! (marzo 2012)

Reseñas

Recenzoj
Citaĵo
„ Proza novelo. Tiu idilio inter studento kaj filino de foirarlekenoj, inter du trovitaj infanoj, havas freŝon, koloron, naivecon ĉarmajn. Ĉar la stilo samtempe simpla kaj lerta tute adaptiĝas al la rakonto, Baghy kreis juveleton vere ŝatindan. ”
— 1931, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 145; Historio de Esperanto II, paĝo 733
Citaĵo
„ Jen ĉarma, freŝa historieto verkita en belsona stilo de la aŭtoro de "La Verda Koro"!
Temas pri amo de du gejunuloj. Adamo kaj Eva, por kiuj aŭtuno fariĝas printempo, ĉar printempo estas kiam burĝonas amo.
Sed tiu ĉi miraklo povas daŭri nur unu tagon, ĉar Eva, kiu apartenas al la cirklo de majstro Baltazar kaj de arlekeno Fridolin, devas forveturi kun la du maljunuloj por atingi alian foiron.
Tamen Adamo kaj Eva volas esperi pri nova renkontiĝo en aprilo, por kroni ilian amon. Ankaŭ Fridolin volas esperi kaj kredi. Ne kredas majstro Baltazar, laŭ kiu la vivo estas ŝajno.
Historieto kortuŝa, eĉ ofta : amo kaj disiĝo, espero kaj malespero. Nur unu paro inter mil realigas la unuan revon. Sed ni esperu, ke por tiu ĉi paro la disiĝo estas ŝajno, ke la nova renkontiĝo plenumiĝos. ”
— marto 1973, Lina Gabrielli, Esperanto, 807 (3), paĝo 52
Citaĵo
„ Sur la firmamento de la Budapesta skolo elstare brilas du grandaj steloj, inter si tre diferencaj. Unu estas Kalocsay, kiu majstre fleksas "lingvon, stilon, formon", daŭre riĉigas kaj diversigas la Parnasan vortaron, knedas kiel obeeman paston la antaŭe rigidan versfaradon kaj nun sciencplena arto kaj artplena scienco iasence rekreis la Esperantan versfaradon; sed liaj verkoj ne estas legaĵo por komencantoj.
Ankaŭ la alia, pli klasika en siaj versoj kaj prozaĵoj, tre lerte majstris la lingvon, kaj el ties grundo li elfosis belaĵojn kaj riĉaĵojn pli facile kapteblajn de malpli spertaj laikoj. Lia ĉefa karaktero estas romantika lirikismo, kiu fontis el profundsenta homa koro. Pri Baghy oni povas diri, ke nenio homa estis al li fremda, kaj en siaj Rimportretoj Kalocsay prave nomis lin : "Julio Baghy, homo homa".
Tia li aperas el tiu maldika libro, simpla "rakonto pri dolĉe melankolia renkonto". Printempo en la Aŭtuno neniel similas al la nun laŭmodaj romanoj aŭ noveloj, draste spicitaj per erotismo kaj kruelaj perfortagoj - kvankam en la unua ĉapitro ne mankas rememoroj pri militaj barbaraĵoj, sed seninsiste raportitaj per kelkaj elvokivaj vortoj. La cetero konsistas el homaj sentoj kaj pensoj de gejunuloj kaj maljunuloj, tiel delikate priskribitaj kiel la sorĉaj belaĵoj de aŭtuna aŭ printempa naturo. La renkonto kovras tritagan aventureton; ĝia fino lasas la leganton en nescio pri la estonteco : li mem imagu la sekvon konforme al sia propra natura inklino, ĉu pesimisma, ĉu optimisma; sed laŭ pluraj signoj la aŭtoro mem kredeble inklinis al pesimisma konkludo. Cetere, ĉu vere pesimisma?...
La lingvo estas klara, flua, la stilo belega, kun multaj riĉaj eltrovaĵoj kaj lertaj esprimformoj. La prezento estas bela, la preso sendifekta. Apenaŭ unu aŭ du preseraroj, nekutima uzo de l' verbo porti (p. 56, 112). Lampofebro (p. 89), germanismo : kulistimo (PIV). Entute gratulinde ke Dank Esperanto-Forlag decidis reeldoni tiun ĉarman verkon kaj ame prizorgis tiun reeldonon. ”
— februaro 1973, Valo, Sennaciulo, 44-a jaro, n-ro 2 (813), paĝo 19
… (más)
 
Denunciada
Erfgoedbib | Oct 18, 2023 |
http://www.tekstoj.nl/lm/lm23-5/bibliografio.html
Recenzoj
Citaĵo
„ En nia internacia poezio ĝi estas nova venko, nova atingita ŝtupo kaj samtempe nova elira punkto por la estontaj formoj kaj serĉadoj. La tuta libro spiras per la plej alta kaj pura romantikismo kun aldono de la vagabonda estetiko. ”
— 1923, Skito, Literatura Mondo, paĝo 98; Historio de Esperanto II, paĝo 534
 
Denunciada
Erfgoedbib | Jun 15, 2023 |
http://literaturo.esperanto.net/novel/novlibr/migrantplum.html
Recenzoj
Citaĵo
„ Poemoj kun prozoj, originalaĵoj kun tradukaĵoj alternas multkolore. La majstra formosento de Baghy ĉiam nove surprizas. Ĉiu poemo estas kvazaŭ muzikaĵo. La kutima interesa rakontmaniero, la bela, eleganta stilo kaj esprimriĉeco ne mankas ankaŭ ĉe ĉi tiuj rakontoj. ”
— 1930, Rózsi Göndör, Hungara Heroldo, n-ro l
Citaĵo
„ Kolekto de tekstoj kies plimulto jam aperis en diversaj gazetoj. Ĝi estas mozaiko kies ŝtonoj hazarde apudmetitaj brilas ĉiu por si, se mankas la unueco trovebla en romanoj kaj poemaroj antaŭe verkitaj de l' sama aŭtoro, oni ĉiam plezure retrovas lian facilan, fluan, elegantan lingvon ĉiam lerte alfarita al traktata temo. ”
— 1929, Historio de Esperanto II, paĝo 688
… (más)
 
Denunciada
Erfgoedbib | Jun 15, 2023 |
Recenzoj
Citaĵo
„ Redaktis kaj grandegan parton de la poemoj tradukis Kalocsay, kunlaboris Baghy, Bodó, Halka, Szilágyi, Totsche... Simila verko eĉ en grandaj naciaj lingvoj ne ekzistas pri la hungara literaturo. La redaktantoj celis "konigi hungarajn literaturajn trezorojn kaj samtempe doni kiel eble plej valoran kontribuaĵon al la Esperanta literaturo". Ĉiu justa juĝanto verdiktos honore realigita tiun duoblan taskon, kaj deziros sukceson al tiu nesuperebla libro al la AELA-entrepreno. ”
— 1933, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 167
Citaĵo
„ Post antaŭparolo en kiu Kalocsay klarigas la celon de la libro, la elekton de la tekstoj, la uzatan lingvoformon, estas studo pri la hungara literaturo. Poste la poezia kolekto proksimume 1/3 de l' volumo plue la prozo 2/3 fine klarigaj notoj kaj tabeloj. Pri ĉiu citita aŭtoro mallonga, trafa karakterizo. La poezioj estas unue malnovaj baladoj kaj romancoj poste versaĵoj el poetoj de la 16-a jarcento ĝis la nuno. Do vera historia antologio kie 28 poetoj estas cititaj, iuj per unu poemo aliaj per pluraj, ĝis 30 por Petőfi. Pri la prozaj tekstoj multaj estas sufiĉe ampleksaj. La redaktoroj intence rezignis pri la kompleto por doni prefere interesan kaj plezure legeblan legaĵon. Tial aperas nek la malnova proza literaturo nek la aŭtoroj ekverkintaj post la granda milito. La plej multaj prozaĵoj estas rakontoj, noveletoj imagaĵoj ofte kun humora aŭ sprita karaktero. ”
— 1933, Historio de Esperanto II, paĝo 802
… (más)
 
Denunciada
Erfgoedbib | Jun 6, 2023 |

Premios

También Puede Gustarte

Autores relacionados

Estadísticas

Obras
39
Miembros
151
Popularidad
#137,935
Reseñas
12
ISBNs
7
Idiomas
4
Favorito
3

Tablas y Gráficos